2009-12-09 La 29-an de novembro Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) okazigis sian jarkunvenon en Fremdlingva Universitato de Ŝanhajo por celebri la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof, en kiu partoprenis pli ol 50 membroj de ŜEA.
Xu Deji, vicprezidanto de ŜEA prezidis la kunvenon, Wang Minhao, prezidanto de ŜEA, retrorigardis la laboron de la asocio en la kuranta jaro. En la kunveno vjetnama esperantistinoYun Ruanqing faris prelegon kun titolo “Historio kaj nuna stato de Vjetnama E-movado". Yun diplomiĝis pri ĉina lingvo el Fremdlingva Institucio de Vjetnama Universitato. Ŝiaj flua parolado kaj interesaj materialoj vekis grandan intereson de la ĉeestantoj.
(Wang Minhao)
Redaktorino: Chen Ji |