2009-12-10
La 8-an de decembro Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos la Klimatan Konferencon en Kopenhago laŭ invito de dana ĉefministro Anders Fogh Rasmussen. Ĉinio esperas, ke la disvolviĝintaj landoj plene montros sian politikan volon kaj sincerecon, plenumos sian devon kaj promeson kaj reale turnos sian promeson pri ellaso-redukto kaj subteno en kapitalo kaj teknologio en efektivajn agojn.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong |