Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ret-membreco en ILEI - jarfina oferto
2009-12-10

Michel Fontaine daǔre gvidas kurson pri Esperanto en la elementa lernejo Baotalu en ĉina urbo Zhenjiang.

 

    Kiu komprenas la gravecon de instruado de nia lingvo estas bonvena en ILEI -- la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Vi ne devas esti profesia instruisto, vi ne devas esti instruisto de Esperanto (kvankam ambaǔ des plie bonvenas!). Vizitu www.ilei.info por ekscii pri niaj laboroj kaj planoj. Jen sekreto kaj interesa informo -- jam de kelkaj jaroj eblas esti ret-membro de ILEI. Vi pagas nur etan monon de la kutima membrokotizo kaj anstataǔ ricevi nian revuon Internacia Pedagogia Revuo en presita formo, ni disponigas nian organon elektronike en PDF-formato.

 

    La paper-revua internacia membreco kostas 18 eǔrojn por A-landanoj kaj 9 por B-landanoj. Ekde la komenco de 2010, la ret-membreco kostos respektive 8 kaj 4 eǔroj, sed tra la tuta decembro ret-membreco kostos nur 4 kaj 2 eǔrojn, same respektive. Kutime oni ekestas membro tra sekcio, kiu plurkaze aldonas enlandan kotizon. Vidu en nia retejo la liston de niaj sekcioj (en 32 landoj). Vi povas ankaǔ anonci vin rekte al nia kasisto je persiko@mail.ru por ricevi informojn pri pagovojoj rekte al la internacia ligo.

 

    Kial ni faradas tian eksterordinaran oferton? Ni kredas je la slogano "Unueco estas forto" -- konfesende, tio ne estas nia propra slogano. Por levi la profilon de nia Esperanta instruado, ni devas mobilizi la fortojn kiuj pruveble ekzistas, sed kiuj ne nestas ene de nia ligo. Ni fidas, ke kelkaj el tiuj novaj membroj, logitaj per nia oferto, ekagos iom post iom ene de niaj projektoj kaj programoj kaj portos pluson al nia laboro.

 

    Do, kontaktu nian sekcion en via lando aǔ prenu rektan kontakton kun ni. Ekestu reta membro je tre pagebla prezo -- la oferto validas ankoraǔ dum 24 tagoj!

 

(Teksto de Stefan MacGill, prezidanto de ILEI kaj foto de Michel Fontaine)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng