Rilato inter Ĉinio kaj Usono estas pli grava ol la politiko
2009-12-10
La 9-an de decembro okazis en Pekino la 3-a grandĉinia konferenco de "Komitato de 100", organizo de transmaraj ĉinoj en Usono. Jon Meade Huntsman, Jr., usona ambasadoro en Ĉinio, ĉeestis la konferencon kaj faris paroladon. Li informis, ke usona prezidento Barack Obama interparolis kun li antaŭ lia ambasadoriĝo al Ĉinio, kaj Obama esprimis, ke la politiko estas grava, sed pli grava estas la rilato inter Ĉinio kaj Usono.