Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Itala E-Kongreso ek de la 21-a de aǔgusto 2010 apud Venecio
2009-12-11

 

    Itala Esperanto-Federacio iĝas centjara. Jen kialo por partopreni ĝian kongreson kaj konstati kiom ĝi estas juna. Pri la suno ne estas problemo. Ĝi daǔre brilas super la strandoj inter Venecio kaj Triesto, kie oni kongresos. Precize en Lignano Sabbiadoro. La kuneco rezultas el la fakto, ke Kubo estas malproksima sed Venecio proksima. Pro seminario de Eǔropa Esperanto-Unio, financota de la Eǔropa Komunumo, multaj eǔropaj esperantistoj jam antaǔanoncis sian ĉeeston.

 

    Konataj artistoj dancigos vin kaj la lokan publikon. Pensu pri Jomo aǔ pri Mikaelo Bronshtejn. Kaŝe vi ankaǔ povus forŝteliĝi de la prelegoj kaj iri al la strando. Ni certe ne informos la preganton.

 

    Rigardu en http://italakongreso.esperantoitalia.it/ kaj aliĝu senpripense. Vi rajtas donaci ion al vi de tempo al tempo. Informoj ĉe fei@esperanto.it

 

(el LKK de la Itala E-Kongreso)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng