2009-12-11
Posttagmeze de la 10-a de decembro, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, intervidiĝis en Pekino kun Ozawa Ichiro, ĝenerala sekretario de la Japana Demokratia Partio, kaj aliaj ĉefaj membroj de la delegacio.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio volas kune kun Japanio, laŭ la principo kaj spirito de la kvar politikaj dokumentoj de Ĉinio kaj Japanio, pluapaŝe kompaktigi interfluon kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj diversaj niveloj, zorge trakti gravajn kaj tiklajn problemojn inter la du landoj, respondi al diversaj defioj tutmondaj, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-japanajn strategiajn reciprok-favorajn rilatojn al pli alta nivelo kaj pli vasta kampo.
Ozawa Ichiro alte taksis novajn atingojn akiritajn de Ĉinio en disvolviĝo de ekonomio kaj socio kaj la gravan konstruivan rolon de Ĉinio en internaciaj kaj regionaj aferoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |