Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Centra Jubilea Germana-Pola Zamenhoffesto en Berlino
2009-12-11

 

    La Germana-Pola Zamenhoffesto okazos en Berlino, Germanio, sub la patronado de la pola ambasadoro en Germanio vendrede, la 18-an de decembro 2009, memore al la 150-a datreveno de la naskiĝo de d-ro Ludoviko Zamenhof.

 

    Tiu ĉi festo estos komuna aranĝo de la Germana E-Asocio (GEA), ties landaj sekcioj, GEJ, PEA kaj ĝiaj lokaj grupoj (ekz. Bjalistoko kaj Varsovio), PEJ, Pola Ambasado kaj urbaj instancoj de Berlino kunlabore kun niaj polaj najbaroj.

 

    La festo okazos en Max-Taut-Aŭlo, freŝrenovigita arkitektura perlo el la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento. Tie precize antaŭ unu jaro la distrikta parlamento de Berlin-Lichtenberg akceptis la nomproponon Zamenhofparko”, kiu estis inaugŭrita ĉi-somere.

 

    La festo estos bona okazo renkonti amikojn kaj partnerojn el politiko, kulturo kaj komerco. Atendos vin riĉa kultura programo. Sabate kaj dimanĉe post la festo eblos ĝui la berlinajn kristnaskajn foirojn kaj bele ornamitan urbon en akompano de lokaj E-amikoj, kiuj gvidos vin. Restos ankaŭ tempo por aĉetoj de donacoj por la Kristnaska Festo.

 

    Krom tio eblas dimanĉe ekskurso al la duopa urbo Frankfurt (Oder)/Słubice por renkontiĝo, gvidado tra la urboj kaj aĉetado en la mondfamaj bazaroj de Słubice.

 

    Tranoktado eblas laŭ propra organizado/deziro, rekomendoj kaj ofertoj doneblas de la organizantoj.

 

    Interesatoj povas kontakti la GEA-oficejon en Berlino,

 

    Einbecker Str. 36, 10317 Berlin-Lichtenberg,

 

    infozentrum@esperanto.de,

 

    tel. +49 30-692048460

 

    marde kaj ĵaŭde inter 17-a kaj 20-a horo,

 

    fakso +49 30-692048469.

 

    Vi estas tutkore invitataj por festi komune kaj ankaŭ por helpi en la preparado.

 

Alvojaĝo al la kunvenejo sub: http://www.max-taut-aula.de/kontakt/

 

(el intereto)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng