Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
El Popola Ĉinio organizis kunsidon de legantoj en la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2009-12-11

 

 

    La 4-an de decembro kadre de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Nankino, la redakcio de El Popola Ĉinio organizis kunsidon de legantoj, en kiu partoprenis pli ol 60 e-istoj. Gvidantoj de El Popola Ĉinio konigis al la ĉeestantoj pri sia laboro kaj plano de la estonta reta EPĈ.

 

    Antaŭ dek jaroj ĉesis eldoniĝi la papera El Popola Ĉinio, tuj sekve ĝi surretiĝis. De tiam jam pasis preskaŭ dek jaroj, en kiuj reta El Popola Ĉinio kelkfoje novigis siajn retpaĝojn kaj rubrikojn, ke ĝi per riĉa enhavo kaj belaj fotoj estas ŝatata de legantoj kiel ĝia papera eldono.

 

    En la kunsido ĉeestantoj esprimis sian amon al EPĈ kaj karmemoron al ĝia papera eldono. Ili ankaŭ proponis, ke la reta EPĈ ludu rolon ne nur por informi pri novaĵoj sed ankaŭ por instrui Esperanton. Ili esperas, ke la retejo malfermos rubrikon, en kiu troviĝas legaĵoj ĉina kaj Esperanta por altigi la lingvonivelon de ĉinaj komencantoj.

 

    La redakcio ankaŭ faris enketon dum la kunsido, kaj la rezulto montras, ke 90% da ĉinaj legantoj estas pli ol 40-jaraj, kaj 80% da legantoj vizitas E-retejon por akiri informojn kaj altigi lingvonivelon, kaj ili interesiĝas pri E-aktivadoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    Surbaze de la enketo la redakcio rearanĝos sian rubrikon “Esperantujo”, en kiu ni aldonos E-videon kaj publikigos originale verkitajn verkojn. La redakcio esperas, ke la rearanĝota retejo helpos E-istojn en la lernado de la lingvo, kaj sub la kunlaboro de EPĈ kaj legantoj, la retejo versence fariĝos ĝardeno de E-istoj.

 

Chen Ji

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng