2009-12-14
Vespere de la 11-a de decembro studentoj de la Konfuceaj Institutoj faris prezentadon en la Ŝtata Konferenca Centro de Pekino. La prezentadon spektis ĉina gvidanto Li Changchun. Antaŭ la prezentado Li akceptis direktorojn de konfuceaj institutoj kaj filiaj institutoj el 87 landoj, kiuj venis partopreni la 4-an Konferencon de Konfuceaj Institutoj, kaj vizitis Ekspozicion pri Multlandaj Lingvoj kaj Resurso de Konfuceaj Institutoj kune aranĝitan de ĉefstabejo de la Konfuceaj Institutoj kaj la Ĉina Ŝtata Komisiono por Laboro de Lingvoj.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|