Por celebri la 150-an datrevenon de d-ro Zamenhof Zaozhuang-a Esperanto-Asocio (ZEA) okazigis kunsidon en la oficejo de la asocio en la 13-a de decembro. Ili diskutis pri la kontribuoj de Zamenhof al la komunikado kaj interkompreno de la popoloj en la mondo kaj konigis la 8-a Ĉinan Kongreson de Esperanto finitan antaŭ kelkaj tagoj en Nankino.