2009-12-14
La 12-an de decembro 100 mil mediprotektantoj el la tuta mondo okazigis grandskalan manifestacion en Kopenhago, ĉefurbo de Danlando, kaj postulis, ke ĉiuj landoj senprokraste alprenu aktivadon por atingi ellaso-reduktan interkonsenton ambician kaj laŭleĝan de la konferenco de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj.
La manifestaciantoj laŭtvoĉe alvokis metiprotektadon kun la slogano “Al la klimata egaleco”, “Sen B-projekto en Kopenhago” ktp. Iuj sin alivestis kiel polusa urso aŭ portis kun si ludilon de pingveno, per tio manifestaciantoj avertis, ke varmiĝo de la klimato minacas polusajn animalojn kaj alvokis, ke ĉiuj landoj plej baldaŭ alprenu aktivadon.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|