2009-12-14 MA Youngte*
1. Enkonduko
Ĉu vi scias pri diasporo? Diasporo signifas la izraelidojn loĝantajn dise en la mondo. Hodiaŭ ni, kiuj fariĝis gefratoj nome de Esperanto, loĝas dise en 120 landoj, interŝanĝante amikecon kaj kulturojn, simile al diasporoj izraelidaj. Eĉ nun la diasporoj sin direktas al Jehovo Dio dise en la mondo, ankaŭ ni, loĝantaj kvankam en diversaj landoj, havas kunvenon sub la verda standardo kaj memoras nian majstron Zamenhof.
Hodiaŭ ni celebras la 150-an naskiĝtagon de Zamenhof. Ni dankas lin pro lia genia kreaĵo Esperanto, kaj laŭdas liajn noblan spiriton kaj brilajn atingojn.
Dank' al nova lingvo Esperanto, estiĝis sur la tero "nova gento", t.n. "esperantistaro" kaj ni, kiel ano de la nova gento, povas vivi novan vivon, dividi ĝojon kaj belan amikecon unu kun alia.
Do, hodiaŭ mi volas memori lian noblan amon por homaro kaj rememori niajn mirindajn spertojn kaj pensi pri nova strategio por nia Esp-movado.
2. Zamenhof, kiu fariĝis unu tritika grenero
Ĝis nun homoj studis kaj prezentis d-ron Zamenhof el diversaj vidpunktoj, tamen mi ŝatus pensi pri li de alia vidpunkto.
Tritika grenero falas en teron kaj putriĝas, tiel ke ĝi povas doni al homoj centoble aŭ miloble da fruktoj. Sankta Biblio diras: "Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da fruktoj." (Johano 12:24)
Kvankam Esperanto estas genia kreaĵo de Zamenhof, tamen siatempe la patro de Zamenhof kaj aliaj homoj rigardis ĝin kiel la lingvon strangan kaj nerealan, kaj fine Esperanto fariĝis la lingvo persekutata.
La malbona socia kompreno pri Esperanto negative influis al la okulista kliniko de Zamenhof, la nombro de pacientoj malgrandiĝis tagon post tago, kaj eĉ daŭrigi la kuracan agadon en sia kliniko estis ege malfacile. Estis nature, ke lia vivo fariĝis tro malriĉa por vivteni sian familion.
Se vi legas la leteron, kiun Zamenhof skribis al s-ro A. Micheŭ, kiu faris gravegan rolon por okazigi la 1-an Universalan Kongreson de Esperanto, vi ne povos legi ĝin sen larmoj. Jen mi prezentas parton de la letero:
"Post nelonge Esperanto formanĝis la tutan monon de mi kaj mia edzino, ĉar la enspezo el mia kliniko estis tro mizera. En la jaro 1889 ne restis ĉe mi eĉ unu monero. Tiam mi estis en situacio ekstreme mizera. Mi devis forlasi Varsovion kaj transloĝiĝi al alia urbo por mia vivteno. Mi sendis mian edzinon kaj gefilojn al hejmo de miaj bogepatroj, kaj mi iris al Ĥerson, situanta sude de Rusio. Mi esperis, ke mi sukcesos gajni monon por vivteni mian familion, ĉar tie estis nur unu okulisto.
Sed mia espero perfidis min. Per la enspezo mi ne povis vivteni ne nur mian familion sed ankaŭ min mem. Mi ofte transsaltis tagmanĝon, ĉar mi ne havis ion por manĝi. Miaj parencoj ne sciis tian situacion de mi. Mi ne volis fari ilin malĝojaj. Mi ĉiam konsolis mian edzinon per leteroj, dirante ke mi fartas bone kaj baldaŭ mi povos venigi vin al mi. Sed mi ne povis plu daŭrigi mian vivon kaj konfesis mian realan situacion. Tiutempe mi petis helpon al neniu pro mia memestimo. Sed mi devis peti financan helpon de mia bopatro, ĉar mia edzino persiste konvinkis min."
Tio, ke Esperanto floras hodiaŭ, estis ebla surbaze de tio, ke Zemenhof gardis ĝin, venkinte la ekstreman malriĉecon, kaj dank' al lia sindonemo ni povas ĝui esperantistan vivon en hodiaŭa tago.
3. Imagu la mondon sen Esperanto!
La valoro de lumo estas pli rekonata pro la ekzisto de mallumo. Jen mi volas konstati la veran valoron de Esperanto, imagante la mondon kie ne ekzistas Esperanto. Se ne estus Esperanto en la mondo,
- ni ne povus pensi eĉ en sonĝo pri la internacia amikiĝo super la obstaklo de lingvoj;
- ne ekzistus Universala Kongreso de Esperanto, la tuthomara festivalo, farata en unu komuna lingvo, kaj ni ne havus la kortuŝon, ĝojon kaj ekscitiĝon, kiujn ni spertis en ĝi;
- ni ne povus imagi la situacion, ke ni ĝuas la agrablan babiladon en Esperanto kun alilandaj geamikoj en interretaj babilejoj kiel Skype;
- sen Esperanto, maljunaj emeritoj kiel mi vivus tedan vivon sen laboroj por fari. Dank' al Esperanto ili povas ĝui la interamikiĝon kun esperantistoj el foraj landoj, ne bezonante altan vojaĝokoston;
Kia estus nia lingva vivo, se ne estus Esperanto en la mondo? Kiam ni ankoraŭ ne sciis Esperanton, ni fervore lernis la anglan lingvon, parkere lernante ĝiajn vortojn kaj gramatikojn, baraktante kvazaŭ ni mortus sen la angla lingvo.
Nia fremdlingva vivo estus plene dediĉita al la angla lingvo, pro tio nia spirita vivo estus tute makulita de kulturoj de Britio kaj Usono, pensante ke ĉio estas bonega, se tio venis de tiuj landoj.
Esperanto savis nin de la lingvo-jugoj de la potencaj landoj, ebligis al ni amikiĝi kun fremdlandaj homoj kaj vivi kiel fratoj kaj fratinoj. Kiel granda beno ĝi estas por ni!!
4. Kia lingvo estas Esperanto?
Kia lingvo do estas Esperanto, ke ĝi estas tiel alte taksata? Esperanto estas la lingvo, kiu fondis la "Landon de Esperanto (1)" kaj naskis la "Esperanto-Diasporon", kies popolanoj vivas dise en 120 landoj, uzante kaj disvastigante unu saman lingvon Esperanto kiel apostoloj de monda paco. Esperanto ja estas mistera lingvo, kiu nek ekzistis antaŭe, nek ekzistos poste. Do, Esperanto estas lingvo, al kiu ni ŝuldas grandan dankon, ĉar ĝi savis la homaron el la kaoso de pli ol 3,000 lingvoj, kaj enorme influis al la socio de la homaro.
Esperanto havas propran trajton, kiun aliaj lingvoj ne havas, ĉar ĝi estas floro florinta sur suferego.
Kia do estas la diferenco inter Esperanto kaj alia lingvo? Jen mi prezentas kelkajn malsamecojn inter Esperanto kaj la angla lingvo.
Esperanto |
Angla lingvo |
lingvo de amo kaj amikeco |
lingvo por komerco kaj politiko |
facila por lerni |
malfacila |
egalrajta interparolo |
ne-egla interparolado |
respektas naciajn lingvojn |
detruas naciajn lingvojn |
havas la eblecon fariĝi internacia lingvo. |
ne havas la eblecon |
havas politikan neŭtralecon |
ne neŭtrala |
havas solidarecon kun frateco kaj samideaneco |
ne havas |
havas Pasportan Servon |
ne havas |
havas delegitan reton en la mondo |
ne havas |
havas propedeŭtikan valoron |
ne havas |
povas libere babiladi kun esp-amikoj en skype |
limigita pro la malfacileco kaj ne-egaleco |
povas interparoli kun komforta koro |
...kun streĉita koro |
flekseblaj esprimoj |
devas papage lerni kaj uzi jam ekzistantajn esprimojn |
oni afable korektas la erarojn dum konversacio |
hontas pro la eraroj |
malfermas la korojn dum konversacio |
simpla rimedo por komunikado |
enblovas spiriton de paca kunekzisto |
enblovas konkuradon kaj rivalecon |
lernas memvole |
devige |
celo: monda paco |
celo: gajni monon; eniri en univ-on aŭ kompanion |
lernado: interesa kaj agrabla |
lernado: teda kaj neagrabla |
Krom tio, Esperanto, naskita kun logika lingvistika fono, estas senkompareble forta lingvo, kiu transvivis malgraŭ la varmegaj konkuradoj inter pli ol 400 kandidatoj por internacia lingvo (ILo).
Oni faris anglan lingvon simpla kaj nomis ĝin World English por kandidatiĝi por internacia lingvo jam 40 jarojn antaŭ la publikigo de Esperanto.
Volapüko, kiu estis rigardata kiel la unua artefarita internacia lingvo, estis naskita jam 8 jarojn antaŭ Esperanto kaj populara inter siatempaj homoj ĝis Esperanto publikiĝis.
Kaj eĉ nun en 21a jarcento daŭre aperas novaj kandidatoj por ILo, kiel Globish (Global English) kaj Esata, kaj ili defias Esperanton, sed ili neniel superos Esperanton, kiu havas la historion kaj tradicion de pli ol 120 jaroj kun solidaj organizoj por movado en ĉiu angulo de la mondo.
Precipe por mi, Esperanto estas ege ĉarma lingvo, ĉar la ideo de Zamenhof estas tre simila al tiu de korea granda reĝo Seĝong, kiu kreis Hangul-on, la korea alfabeto.
La reĝo Seĝong publikigis korean alfabeton en 1446, dirante: "kiel estus granda la sufero de miaj popolanoj, kiuj ne povas komunikiĝi kun Ĉinio pro la malsameco de la lingvoj ĉina kaj korea!" Zamenhof publikigis Esperanton, dirante: "kiel malfacile estus interkomunikiĝi inter nacioj pro la malsamaj lingvoj". La reĝo Seĝong kaj Zamenhof estas grandaj homoj, kiuj savis homojn suferantajn pro la malsameco de lingvoj.
5. konkludo
Granda historio naskiĝas en grandaj suferoj kaj provoj. Esperanto naskiĝis en martireca sindonemo de Zamenhof, kaj ĝia movado estas daŭrigata de multaj memoferemaj samideanoj ĝis hodiaŭ.
Ni, kiuj ĝuas ĉi-tian bonegan lingvon Esperanto, estas benataj homoj, kaj ni devas dividi la benon kaj ĝojon al neesperantistoj disvastigante Esperanton, kaj klopodi por realigi la idealon de Zamenhof, kiu amas la homaron
*MA Youngte
membro de Akademio de Esperanto
eksa vizit-profesoro en Univ. Nanjing, Ĉinio
Redaktorino: Chen Ji
(1) Zamenhof nomis "Lando de Esperanto" la lokon aŭ eventon, en kiuj esperantistoj kunvenas kaj uzas Esperanton sub la verda standardo.
|