Paul A. Samuelson, fama ekonomikisto de Usono, forpasis
2009-12-15
La 13-an de decembro 94-jara Paul A. Samuelson, usona ekonomikisto, forpasis en sia hejmo en la ŝtato Masaĉuseco, Usono.
Samuelson estis la unua usona ekonomikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri ekonomiko. Lia klasika verko Ekonomiko unua enkondukis en Ĉinion okcidentan ekonomian teorion, kies pens-maniero enradikiĝis en Ĉinio.