2009-12-15
Memore al la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, la Rizhao-a E-Asocio okazigis kunsidon antaŭtagmeze de la 13-a de decembro. La kunsidon prezidis Yu Changlin, ĝenerala sekretario de la asocio, kaj ĉeestis pli ol 20 samideanoj de la urbo Rizhao, Shandong-provinco en orienta Ĉinio, inkl. de Li Naixue, honora prezidanto de la asocio, Li Yuansheng, prezidanto de la asocio, kaj Zhang Weiqing, vicĝenerala sekretario de la asocio.
En la kunsido Li Naixue konigis la 8-an Ĉinan Kongreson de Esperanto okazintan en Nankino al la ĉeestantoj, kiuj gratulis lin pro lia elektiĝo kiel konsilanto de la Ĉina E-Ligo. En la kunsido la asocio ankaŭ resumis sian laboron de la jaro 2009 kaj aranĝis tiun por la venonta jaro 2010. En la kunsido regis vigla etoso de la komenco ĝis la fino.
(el Diamanto)
Redaktoro: Wang Lihua
|