2009-12-15
Antaŭ 150 jaroj, la 15-an de decembro 1859, naskiĝis Ludoviko Zamenhof. Hodiaŭ ne nur esperantistoj, sed ankaŭ Google solenas la festotagon. En la kapo de la ĉina, japana kaj korea versioj de la plej potenca serĉilo de la mondo aperis esperanta flago, kun ligo al serĉorezultoj pri Esperanto. La apero de Esperanta versio de la logotipo de Google ŝajnas esti rezulto de esperantista kampanjo. Eventuale simlia logotipo aperos ankaŭ en la alilandaj kaj alilingvaj versioj de la serĉilo, kiam la 15-a de decembro atingos tien.
La serĉilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la ĉefa serĉopaĝo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la ŝancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jariĝon de la iniciatinto de Esperanto.
La iniciato ŝajne venas de la israela esperantisto Josi Ŝemer, kiu la 24-an de septembro dissendis al multaj adresoj mesaĝon kun la jena enhavo:
Kiel vi eble rimarkis, Google ofte metas ĉe sia hejmpaĝo iun specialan desegnaĵon por noti datrevenojn de historiaj okazintaĵoj, naskiĝoj de famaj personoj kaj simile. Ekzistas bona ebleco, ke, almenaŭ en selektitaj landoj (ekz-e Pollando), oni rekonos la 150-an datrevenon de Zamenhof la 15-an de decembro - se esperantistoj tion proponus. Bonvolu proponi tion prefere en simpla anglalingva mesaĝo ĉe proposals@google.com, kaj konvinki aliajn samon fari.
Poste la ideon disvastigis interalie la antaŭa prezidanto de UEA Renato Corsetti en la diskutlistoj de UEA. La kampanja mesaĝo estis disvastigita ankaŭ per la mikrobloga servo Twitter.
Je la 21.30 la 14-an de decembro laŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la cina http://www.google.cn/, japana http://www.google.co.jp/ kaj korea http://www.google.co.kr/ versioj de Google. Tamen ekzemple la barata http://www.google.co.in/, kazahia http://www.google.kz/ kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenciĝis la 15-a de decembro.
Tie, kie aperis la Esperanta flago, ĝi enhavis ankaŭ ligon al serĉorezultoj pri Esperanto. Tiel, sekvante la flagon en la ĉinlingva paĝo, oni povis trovi kronologion pri la historio de Esperanto, dum la japana versio gvidis ekzemple al la japanlingva Vikipedia artikolo pri Esperanto kaj japanlingvaj lerniloj.
el “Libera Folio”
Redaktorino: Chen Ji |