Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tagoj de Zamenhof
2009-12-16

 

    Okazas en Bydgoszcz, Pollando, la tagoj de Zamenhof kun la 34-a Sesio de AIS/AKB-Klerigejo Bydgoszcz kaj Internacia Kurso de Esperanto por ĉiuj interesiĝantoj, memore al la 150-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof dum la 12-18-a de decembro de 2009.

 

    Intertempe okazas renkontiĝo de kandidatoj por studado aŭ laboro en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz AIS Klerigejo, tiu de reprezentantoj de Kultur-Domoj pri promociaj eksterlandaj vojaĝoj por 2010 kaj tiu de kandidatoj por vojaĝo al Ĉinio, Mongolio kaj Norda Koreio al la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulaan Baatar (13.06-1.07. 2010), Internacia Vespero kun Esperanto muzikensemblo “Vigla muziko” el DR Kongo kaj prezentado de filmoj el Afriko, informa renkontiĝo pri studado en ISTK kaj AIS kaj pri laboro en multaj landoj de la mondo kaj borso de Esperanto eldonaĵoj, seminario bakalaura-magistra de AIS-Internacia Akademio de la Sciencoj, ktp.

 

    Interesatoj povas viziti http://www.esperanto-turismo.za.pl

 

(el stud@esperanto.bydgoszcz.eu)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng