Ĉina kultura kompanio unuafoje aĉetis usonan teatron
2009-12-16
La 14-an de decembro la Ĉina Prezenta Kompanio Tianchuang kaj la usona Blankdoma Teatro en Branson okazigis ceremonion por transdoni proprieton, kio signifas, ke unufoje ĉina kompanio sukcese aĉetis usonan teatron. La Blankadoma Teatro kun 1200 sidlokoj, 500 veturillokoj kaj kompletaj ekipaĵoj estas unu el la plej grandaj teatroj de la kultura urbo Branson en la meza parto de Usono.