Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
2009-12-16

    Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la somerajn 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-46) en orientlitovia urbo VISAGINAS, kiu situas 150 kilometrojn for de litovia ĉefurbo Vilnius proksime de landlimo kun Belorusio, inter la 26-a de Junio ĝis la 4-a de Julio, 2010.

 

    En tiuj tagoj, oni povos studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektigi Esperanton, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laǔvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 46 estas dediĉata al 35-jariĝo de litova urbo VISAGINAS.

 

    En VISAGINAS, loĝas 30,000 loĝantoj de pli ol 40 naciecoj. Ĝi okupas 896 hektarojn de areo, el kiuj preskaǔ duono estas pinarbaro. La urbo estas fondita en 1975 kaj estas la plej juna urbo de Litovio. Urbo situas sur bordo de lago VISAGINAS nur 6 kilometrojn for de fama Ignalina nuklea elektrocentralo, kiu ĉesos funkcii fine de 2009. La urbon de ĉiuj flankoj chirkauas belegaj regionaj kaj naciaj naturparkoj de Litovio.

 

    Por detalaj informoj bonvolu kontakti: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio (LEA). Stratadreso de LEA estas: str. L. Zamenhofo 5, LT -44287 Kaunas, Litovio. Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875. Telefakso: +370-37-228616. Retadresoj: litova.ea@mail.lt; pjegorovas@takas.lt; irenaa@takas.lt

 

(el LEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng