2009-12-17
Posttagmeze de la 17-a de decembro Ĉina Radio Internacia (ĈRI) organizis forumon en Pekino por celebri 45-jariĝon de siaj Esperantaj elsendoj. Tio estas parto de la celebra aktivado de tiu jubileo.
Hodiaŭ la forumon prezidis Lina, juna raportistino de ĈRI, kaj pli ol 30 samideanoj el diversaj lokoj partoprenis ĝin. Inter ili multaj estas veteranaj e-istoj kaj fidelaj aŭskuldantoj de ĈRI. Pro sia 45-jara E-disaŭdigo ĈRI havas vastan esperantisto-aŭskultantaron kaj okupas gravan lokon en E-komunikiloj en la mondo.
En la forumo Shanshan retrorigardis la historion de E-disaŭdigo de ĈRI. Ŝi per multaj interesaj fotoj kaj programero-pecoj prezentis al la partoprenantoj la laborantojn de maljuna kaj juna generacioj en la Esperanta Sekcio de ĈRI, tio vekis belan rememoron al la forpasinta tempo, la maljunaj laborantoj kaj iliaj laŭdindaj laboroj por la ŝtato kaj ankaŭ por E-movado. Hodiaŭ la Esperanta Sekcio de ĈRI kun 15 laborantoj ĉiutage pretigas bonkvalitajn programerojn kaj ilin sendas al pli ol 70 landoj, kaj per tio konstruis ponton de amikeco inter esperantistoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. La forumo estas iasence alia renkontiĝo de ĉinaj e-sitoj post la ĵus finita 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto.
(Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Wang Lihua)
|