La 15-an de decembro, je la 150-a naskiĝdato de Zamenhof, en la Esperanto-urbo Herzberg okazas inaǔguro de la unua Zamenhof-monumento en Germanio. Bedaǔrinde, la festparolanto, ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korjxenkov pro sankialoj ne povis veni al Herzberg, sed lian festparoladon, kiu estis planita por la malfermo, oni povas legi en la retejo de "La Ondo de Esperanto". Jen la adreso: http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov09-30.htm