Esperantisto antaŭvidata kiel nova germana ambasadoro en Moskvo
2009-12-18
La magazino Spiegel, unu el pluraj konataj germanaj gazetoj, raportis, ke la nova germana registaro antaŭvidas sendi la ĝisnunan reprezentanton de Germanio ĉe NATO, s-ron Ulrich Brandenburg, kiel novan germanan ambasadoron al Moskvo.
Ulrich Brandenburg estas ne nur membro de la Germana Esperanto-Asocio, iama prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo kaj membro de la loka grupo en Münster, sed ankaŭ denaskulo. Legu http://www.eventoj.hu.