Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Skribu al Avo Frosto - en Esperanto!
2009-12-18

 

    Skribu al Avo Frosto, li respondos... ankaǔ en Esperanto!

 

    La jarfinaj festoj Kristnasko/Julo ankaǔ en 2009 alvenas, kaj kiel ĉiujare, miloj da infanoj el Kanado kaj la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Tradicie en Kanado infanoj kiuj skribas al li en la franca, angla aǔ en dudeko da aliaj lingvoj, kaj ricevas respondon el la Norda Poluso. Ankaǔ en 2009, tiuj infanoj kiuj skribos al Avo Frosto en Esperanto, ricevos respondon en la Internacia Lingvo!

 

    En 2001 Esperanto-Societo Kebekia (ESK) traktis kun la Kanada Poŝta Servo sugestante la uzon de Esperanto por komuniki kun la Esperantlingvaj infanoj dise en la mondo. La Kanada Poŝto jesis al la propono de ESK kaj ekde 2002 Esperanto estas inter la korespondaj lingvoj uzataj de Avo Frosto kaj siaj helpantoj kaj volontuloj.

 

    Esperanto-Societo Kebekia invitas ĉiujn esperantistojn, junaj kaj junkoraj, malkovri tiun jarfinan tradicion skribi al Avo Frosto. Simple sendu manskribitan leteron al la sekva adreso:

 

    AVO FROSTO

 

    NORDA POLUSO

 

    KANADO - CANADA

 

    HOH OHO

 

    Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn, eĉ se ili estas skribitaj de etaj manoj, kiuj nun lernas skribi. Ne forgesu klare skribi vian nomon, adreson, indiku 'ESPERANTO' por certigi respondon en la ĝusta lingvo.

 

    Ni invitas esperantistojn kaj la esperantistajn organizojn tra la mondo diskonigi tiun eblon al la infanoj.

 

Normando Fleury

nome de Esperanto-Societo Kebekia, la 15-an de decembro 2009

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng