Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zamenhof-monumento en Herzberg inaŭgurita
2009-12-18

 

    La 15an de decembro por festi la 150an naskiĝtagon de la iniciatoro de lingvo Esperanto estis inaŭgurita monumento al Ludoviko Zamenhof en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en Germanio. Sur la monumento la tekstoj estas en la kvar lingvoj: germana, ĉina, pola kaj Esperanto.

 

    La blanka marmora busto kun nigra postamento estis pretigita en Ĉinio, la starigo sponsorita de Esperanto-amikoj, kluboj el la tuta mondo. Koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la realigo de tiu projekto!

 

    Fotoj estas videblaj pri la inaŭguro kaj la festprogramo en la kavalira salono de la kastelo. Bv. rigardi la fotoalbumon ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=18066033.

 

(el Leopold Patek)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng