2009-12-18
Antaŭtagmeze de la 18-a de decembro kolektiĝis esperantistoj el diversaj lokoj celebre al la 45-jariĝo de la Ĉina Radio Internacia. Kaj inter la ĉeestantoj estis Alice Creskens kaj Cedric Trolong, junaj esperantistoj el Francio.
Ili bicikle (iam per ŝipo aŭ trajno) vojaĝas, de Chateauroux, ĉefurbo de la provinco Indre, en centra Francio, tra la tuta mondo ekde aprilo 2008. Post Germanio, Aŭstrio, Hungario, Rumanio, Bulgario, Turkio, Irano, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Malajzio, Tajlando, Laoso, Kamboĝo, Vietnamio kaj Japanio, ili venis al Ĉinio. Ĉie, tien ili atingis, lokaj esperantistoj donis al ili helpon. En Japanio, Cedric estis trafita de trafika akcidento. Li estis transportita al hospitalo kaj estis devige aĉeti novan biciklon.
Kiam ili atingis Pekinon en la 14-a de decembro, samideano Zheng Bocheng ilin bonvenigis en la Pekina Stacidomo. Kaj Freŝa Maro, ĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio, akceptis ilin en sia pekin-stila kvardrata korto.
En Ĉinio ili vizitis Liuzhou, Guilin, Ŝanhajon kaj Pekinon. Poste ili vizitos Mongolion kaj Rusion.
(kontribuita de Zheng Bocheng)
Redaktoro: Wang Lihua
|