2009-12-21
La nova ĝenerala direktoro de Unesko, bulgara diplomato s-ino Irina Bokova sendis dankleteron al UEA pro la gratuloj, kiujn flanke de UEA prezidanto Probal Dasgupta direktis al ŝi okaze de ŝia elekto al la grava ofico. "La konfido montrita de vi al mi estos valora fonto de kuraĝigo en mia klopodado antaŭenigi, per konkretaj agoj, la idealojn kaj celojn entenatajn en la Konstitucio de Unesko", ŝi skribis.
Al sia letero s-ino Bokova aldonis la tekston de sia parolado en la ceremonio, en kiu ŝi estis enoficigita. En la parolado ŝi prezentis sian vizion pri la rolo de Unesko kaj pri ĝia agado por respondi al la defioj kiujn ĝi alfrontas. "Ĉe la akcepto de miaj devoj mi estas plej dankema sciante, ke mi povas kalkuli pri via subteno kaj pri daŭra partnereco kun Universala Esperanto-Asocio. Miaflanke mi povas certigi vin, ke mi faros mian plejeblon por plu akceli la eksterordinaran kunlaboron, kiun Unesko ĝuas kun via Organizaĵo."
La letero de s-ino Bokova estis datita la 9-an de decembro. Tiu dato situas inter la datrevenoj de du mejloŝtonaj eventoj okazintaj antaŭ 55 jaroj: la 8-an de decembro 1954 Unesko starigis konsultajn rilatojn kun UEA kaj la 10-an de decembro 1954 ĝia 4-a Ĝenerala Konferenco en Montevideo adoptis la faman rezolucion pri Esperanto.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |