2009-12-21
La 20-an de decembro okazis en Makao Kunveno por Celebri 10-jariĝon de Reveno de Makao al la Patrolando kaj Ceremonio de Enoficiĝo de la Tria Registaro de la Makao-a Speciala Administra Regiono. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj faris gravan parolon.
Hu Jintao diris, ke la sukcesa praktikado de "unu lando kun du sistemoj" en Makao skribis novan ĉapitron por disvolviĝo de Makao. Ni firme kredas, ke la morgaŭo de Makao same kiel tiu de la patrolando certe estos pli bela, kaj la vivo de Maka-anoj same kiel tiu de la tutlandaj popolanoj certe estos pli feliĉa.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong |