2009-12-21
De La 18-a ĝis la 20-a de decembro okazis la 6-a Zhejiang-a Kongreso de Esperanto en Hangzhou, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, en kiu partoprenis pli ol 90 esperantistoj, inkluzive de studentoj el Profesia Teknika Universitato Yuying de Zhejiang-provinco kaj Profesia Mezlernejo Zhongce. Qiu Xirong, prezidanto de Zhejiang-a Esperanto-Asocio (ZEA) nome de la asocio faris laborraporton. Oni elektis la novan estraron de la asocio, Qiu Xirong refoje elektiĝis kiel prezidanto de ZEA.
(Kontribuis Li Zhongmin)
Redaktorino: Chen Ji |