Okazis en Pekino novjara akcepto de Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio
2009-12-21
Vespere de la 20-a de decembro, ĉina ministro de eksteraj aferoj Yang Jiechi okazigis en Pekino novjaran akcepton por regali fremdlandajn diplomatojn, delegitojn de internaciaj organizaĵoj kaj iliajn edzinojn. Ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo, rilataj respondeculoj kaj pli ol 400 gastoj ĉinaj kaj fremdlandaj partoprenis en la akcepto.