| 2009-12-22
Tagmeze de la 21-a de decembro Chen Yunlin, prezidanto de la Asocio por Rilatoj Ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo, gvidante interkonsiliĝan delegacion de la asocio, atingis la urbon Taizhong. En la 22-a li faros la kvaran interparolon kun Chiang Pin-kun, prezidanto de la Fonduso por Interŝanĝo de la Taiwan-a Markolo.
Laŭ aranĝo de la asocio kaj la fonduso, Chen Yunlin kaj la sekvantoj vizitos Taiwan de la 21-a ĝis la 25-a de decembro.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |