Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Loka E-asocio kunsidis memore al 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof
2009-12-22

    La 20-an de decembro Dandong-a Esperanto-Asocio kunsidis memore al la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof kaj la 70-jariĝo de la surskribo al Esperanto farita de Mao Zedong. 20 homoj ĉeestis la kunsidon.

 

    Li Yanqiu, vicprezidanto de la konsilantaro de la asocio, prezidis la kunsidon, kaj parolis pri la vivo de Zamenhof kaj la kreado de Esperanto. Ĝenerala sekretario Shang Ying prelegis pri la funkcio de Esperanto al la socio. Pu Mingli, vicprezidanto de la konsilantaro, konigis la unu-monatan Esperanto-studon per reta babililo QQ; vicprezidanto Ma Fengchen, kiu vojaĝis aliloke kaj ne povis ĉeesti la kunsidon, sendis artikolon al la kunsido surrete por memorigi la Zamenhof-feston. Oni ankaǔ diskutis pri la preparo de la Sesa Esperanto-kongreso de Nordorienta Ĉinio.

 

    Post la kunsido, oni celebris la novjaron.

 

(el retejo Ddgcah)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng