Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanhajo -- mia urbo, mia fiero
2009-12-23

de Wen Guanghe

 

    En la komenco de la 20-a jarcento, iu fremdlandano diris: “En Ĉinio ne troviĝas urboj escepte de Ŝanhajo.”

 

    Vere, Ŝanhajo estas metropolo de Ĉinio, kie kunfendiĝas la ĉina kaj okcidenta kulturoj. Pro tio ĝiaj konstruaĵoj distingiĝas de tiuj de aliaj lokoj en Ĉinio.

 

    Precipe en Waitan ĉe la okcidenta bordo de Huangpu-rivero staras multaj okcident-stilaj konstruaĵoj ekzotikaj, kie oni ofte sentas sin kvazaŭ en Eŭropo.

 

Ŝanhajo en nokto
    Nokte Wantan montriĝas aparte bela pro brilantaj neonlampoj, kiuj lumigas la riveron per diversaj koloroj. Ĉe la orienta bordo de la rivero ĉielskripantas modernaj konstruaĵoj, kaj la televida turo Orienta Perlo trembrilas en nokto kiel pagodo el kunligitaj perloj. Paroj kaj paroj da amantoj flustras amvortojn ĉe la bordmuro de la rivero, kaj pro tio la loko estas nomata “muro de amantoj”.

 

    "U--u--," malproksime sur la rivero orelplaĉe sirenas ŝipoj, kaj “dang--dang--,” la horloĝo sur la dogana domo sonoras, kvazaŭ rakontante la centjaran historion de la urbo...

 

    Delonge Waitan estas la plej bela pejzaĝo kaj simbolo de Ŝanhajo.

 

 Movoplena Nankino-strato
    Tuj apud Waitan estas fama Nankina Strato, honorata kiel la unua strato de Ĉinio, kie estis lulilo de moderna komerco de Ĉinio.

 

    Jam de la komenco de la pasinta jarcento la Nankina Strato estas movoplena kaj prospera, kie kolektiĝas butikoj kaj magazenoj famaj en la urbo kaj Ĉinio, ekzemple: la Unua Magazeno, la Unua Manĝaĵa Butiko, la Nova Mondo, la Kompanio Yong'an...  kaj Vendejo de Tondiloj de Zhang Xiaoquan, Okulvitra Vendejo de Wu Liangcai, Horloĝa Butiko de Hengdeli, Silk-ŝtofa Butiko de Laojiefu, Oraĵa Butiko de Laofengxiang... Tiuj butikoj kun pli-ol-centjara historio fariĝis vizitinda loko de la urbo, kaj ankaŭ estas frekventataj de alilokaj turistoj.

 

Romantika kaj ĉarma Huaihai-strato 
    En Ŝanhajo Huaihai-strato estas alia fama strato kiel Nankina Strato. Ambaŭ ili estas inter si kaj similaj kaj diferencaj.

 

    Same kiel la movoplena Nankina Strato, Huaihai-strato havas pli-ol-centjaran historion. Ĝi tamen enkorpigas pli densan romantikecon kaj delikatecon de Okcidento. Platanoj ĉe ambaŭ flankoj de la strato kovras la ĉielon, konstruaĵoj en eŭropa stilo entenas en si multajn mondfamajn vestvendejojn, eŭropajn restoraciojn, kafejojn kaj dancejojn, kiuj altiris al si multajn eksterlandajn vizitantojn, kaj pro tio la straton oni nomis " paradizo de nobeloj" .

 

    Huaihai-strato aspektas pli ĉarma kaj romantika en pluvo: Promenante sur la strato, rigardante la aŭtojn, homojn, arbojn nebulecajn pro la pluvo kaj spirante la freŝan kaj humidan aeron ellasitan de la platanoj, oni sentas sin kvazaŭ en paradizo.

 

    Ĝuste pro la romantikeco kaj originala gusto de la strato, ŝanhajanoj kaj eksterlandanoj ŝatas iri tien por aĉeti kaj sin amuzi.

 

 
 Antikvaj konstruaĵoj ĉe Chenghuang-templo de Yuyuan-ĝardeno
    Chenghuang-templo de Yuyuan-ĝardeno havas tute alian stilon kompare kun la moderna Ŝanhajo. Tie la konstruaĵoj, stratoj kaj butikoj konservas antikvan stilon de Ming- (1368-1644) kaj Qing-dinastioj (1644-1911) de Ĉinio.

 

    Tie vendiĝas pli ol dek mil specoj de komercaĵoj inkluzive de papertondaĵoj, pastofiguroj, brodaĵoj, malhelruĝaj argilaj tekruĉoj, aliaj argilaĵoj, kaligrafiaĵoj, pentraĵoj, jadaĵoj ktp.

 

    Ankaŭ la tradiciaj manĝaĵetoj ĉe Chenghuang-templo estas tre famaj, kaj multaj ĉinaj kaj alilandaj turistoj venas por gustumi ilin.

 

    En Chenghuang-templo estas lago, en kiu floras lotusoj, naĝas orfiŝoj kaj zigzagas Jiuqu-ponto, kiu estas tipa ĝardena konstruaĵo de suda Ĉinio.

 

Pavilono en lago de Chenghuang-templo 
    En la lago troviĝas pavilono, kie servas te-trinkejo. Trinkante aroman teon kaj ripozante kun fermitaj okuloj, kian plezuron oni ĝuas en tiu momento! 

 

    Mi estas feliĉa, ke mi vizitis la urbon Ŝanhajo kaj persone spertis ĝian ĉarmecon, prosperecon, romantikecon kaj kolorriĉecon.

 

Redaktoro: Zhao Xi

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng