2009-12-23
Kuna milita ekzercado de aerarmeoj de Usono kaj la Korea Respubliko
La 22-an de decembro, la korea ĵurnalo Rodong Sinmun publikigis komenton, ke Usono ĝis nun tute ne volas ŝanĝi sian sintenon malamikan al Koreio.
La menciita komento estas farita pri kuna milita ekzercado de aerarmeoj de Usono kaj la Korea Respubliko. La komento diras, ke Usono deklaris "garantii pacon de la korea duoninsulo", sed fakte senĉese okazigis militan ekzercadon sur la duoninsulo kaj intence seriozigis streĉan situacion de la duoninsulo kaj grandigis militan danĝeron.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|