2009-12-23
Pano, fromaĝo, sukero, kolbasetoj, robo kaj jako -- interalie tiujn vortojn en Esperanto renkontis klientoj de kelkaj vendejoj en la varsovia kvartalo Muranów, kie loĝis Ludoviko Zamenhof. Ĝuste okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno tiun ŝanĝon de etikedoj preparis Pola Esperanto-Junularo kune kun kuratorino Natalia Romik kaj Historia Muzeo de Polaj Judoj. La nomoj de produktoj plenumis funkciojn konkretajn, sed samtempe abstraktajn, ĉar ili neatendite eniris la ĉiutagan realon de loĝantoj. La reagoj de klientoj estis malsamaj, kelkaj miris pri la novaj verdaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri Esperanto.
el “Libera Folio”
Redaktorino: Chen Ji |