2009-12-24
Ĝis la 22-a de decembro la dua generatoro de la projekto pri varmoelektro 2×330MW de la Lubei-a Ekologia Elektrejo de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, glate funkciis en plena ŝarĝo 168 horojn, tio markis, ke la Lubei-a Ekologia Elektrejo estis oficiale malfermita al la produktado. Ĝi estas la unua ekologia elektrejo de 2×330MW en Ĉinio. La tuta elektrejo formis cirkulan ekonomian eko-industrian produktan ĉenon, kaj la du generatoroj produktas jare elektron de 3.5 miliardoj da kWh. Tio helpas mildigi streĉan staton de elektroprovizado en la regiono de norda Shandong.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|