Atestiloj pri mondaj heredaĵoj disdonitaj en Pekino
2009-12-25
La 23-an de decembro okazis en Pekino ceremonio por disdoni mondheredaĵ-atestilojn. Akiris la titolon de Monda Heredaĵo Monto Wutaishan en provinco Shanxi, Tulou en provinco Fujian, Monto Sanqingshan en provinco Jiangxi, Belfridoj en urbo Kiaping, provinco Guangdong, Ŝtonarbaro en provinco Yunnan, Libo en provinco Guizhou kaj Wulong en Chongqing.