Finita la riparado de plej granda elterigita bronza ĉevalo
2009-12-25
La 23-an de decembro, la riparado de la ĝis nun plej granda elterigita ĉevalo el bronzo estis finita en la muzeo de la urbo Xiangfan, kaj ĝi estos baldaŭ eksponata.
La bronza ĉevalo estis elterigita en konstruejo en la urbo Xiangfan novembre de 2008. Kiam oni malkovris ĝin, ĝia antaŭa parto estis kompleta, sed la posta -- tute disrompita en pecetoj. La ĉevalo riparita altas 1.63 metrojn, longas 1.62 metrojn kaj pezas 2 tunojn.