Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 28-a KS inter Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junuloj, 26~28.dec.2009, en Nankino, Ĉinio
2009-12-28

 Okazo de la 28-a KS en Nankina Universitato

    La 27-an de decembro la 28-a Komuna Seminario inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj junuloj (KS) solene malfermiĝis en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio, en kiu partoprenis pli ol 40 junaj e-istoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio, kaj aparte du el Vjetnamio. Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) gastigas la ĉijaran KS-n kun temo “Priokupiĝo por Junuloj en Financa Krizo”. LEE Yongkea, prezidanto de KAEM sendis salutleteron al la KS.

 

    Jiang Limin, prezidanto de ĈJEA prezidis la malferman ceremonion, en kiu delegitoj el la kvar landoj faris paroladon, ili esprimis sian bondeziron kaj honoran saluton al la partoprenantoj kaj konigis ilin pri E-movado de sia lando.

 

 Instruado de Danis, usona e-isto en Nankina Unversitao kiel instruisto de la angla lingvo kaj Esperanto 
    En la diskutado oni rimarkis, ke la kvar landoj renkontis la saman problemon, tio estas, ke al la junaj organizoj de la kvar landoj mankas junuloj, kiuj povas flue paroli la lingvon, kaj ke la E-aktivado malofte okazas pro monmanko aŭ tempomanko de junuloj, tial la junaj e-istoj ne havas ŝanĉon uzi la lingvon. Tamen kun la disvolviĝo de interreto, eble la problemo estos solvebla, oni povas per ret-babila softvaro paroli kun e-istoj tra la tuta mondo. Jung Eun Kyung el Koreio diris, ke antaŭ du jaroj ŝi eklernis la lingvon kaj hodiaŭ jam povas sufiĉe bone paroli la lingvon. Ŝi ŝuldis tion al Skeype, per kiu ŝi ĉiutage babilis kun e-istoj. Ŝajne la partoprenantoj dividis inter si la ĝojon de E-aktivadoj de aliaj landoj, tute forlasante la diskuton de la ĉeftemo. Tamen estis ĝojinde, ke la renkontiĝo estas organizita por interŝanĝi la informojn de partoprenantaj landoj kaj solvi la problemojn de la disvolviĝo de E-movado.

 

    La ĉeestantoj interesiĝis pri la aktivado de VJEO. Nguyen Hoangyen, 17-jara prezidantino konigis ilin pri VJEO, kiu fondiĝis en 2008 kaj havas pli ol 70 junulojn. Ĉifojo estas unua fojo por Nguyen kaj por VJEO partopreni en la KS.

 

Kantado de vjetnamaj junulinoj
    KS komenciĝis en la jaro 1982, kiam japanaj kaj koreaj junaj e-istoj okazigis la kunvenon por diskuti E-movadon de la du landoj, kaj en la jaro 1995 Ĉinio partoprenis en la renkontiĝo, kaj de tiam la tri landoj alterne ĉiujare organizas la seminarion ĝenerale kun temo de kulturo kaj Esperanto, ĝis hodiaŭ la KS jam iris la vojon de 28 jaroj. Venontjare VJEO fariĝos nova gastiganto de nia KS.

 

    Post sia 28-jara disvolviĝo hodiaŭ KS jam fariĝas efika renkontiĝo de aziaj junaj e-istoj, pri tio LEE Yongkea, prezidanto de Komisiono de Azia Esperanto-Movado, diris en sia salutletero al la 28-a KS:

 

Lernigo de koreaj junuloj al ĉeestantoj pri moderna danco
    “... mi estas duoble ĝoja pro tio, ke en tiu ĉi seminario du junuloj el Vjetnamio partoprenis.

 

    En tiu senco, tiu ĉi jara seminario estas festo ne nur por orientaziaj junuloj sed ankaŭ por sudorientazia..”

 

    Estas esperinde, ke en la proksima estonteco KS eniros en pli multajn aziajn landojn kaj fariĝos versenca komuna seminario de junuloj de Azio.

 

 

 

Koreaj junuloj, en tradicia ĉina manĉuvirina robo, okulfrapaj en la internacia vespero    Konigo de Isii Nagato, japana e-isto laboranta en Ŝanhajo, al partoprenantoj pri E-kanto de sia lando 

 

(Chen Ji el Nankino)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng