La 26-an de decembro novtipaj trajnoj "Harmonio" kun rapideco de 350 kilometroj en horo samtempe elveturis el Kantono, Changsha kaj Wuhan. Tio markis oficialan funkciadon de la Wuhan-Kantona Ekspresa Fervojo plej rapida kaj plej longa en la mondo. La veturtempo de Wuhan al Kantono mallongiĝos de 11 horoj al 3 horoj.