2009-12-28
La 28-an de decembro Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke post klopodado de multaj flankoj, la ĉina ŝipo "Dexinhai" kaj 25 ŝipanoj, oktobre forkaptitaj de somaliaj piratoj sur la Hinda Oceano, estas sekure elsavitaj je la 3-a horo de la 28-a de decembro.
Laŭ raporto de la Ĉina Centro por Surmara Serĉosavado, la ĉina mararmea konvojantaro jam metis la ŝipon sub sia gardo, kaj interalie, la ŝipanoj ricevos ekzamenon pri korpo kaj provizon. La ŝipanoj kaj la ŝipo estos eskortataj al sekura marareo kaj poste kiel eble plej frue revenos al la patrujo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin
|