2009-12-28 Mi bezonas homojn, kiuj helpos min rilate al duboj pri taǔgaj terminoj kaj poste pri lingvaj eraroj. Mi celas tiujn, kiuj interesiĝas pri scienco ĝenerale kaj pri kosmoflugo, astronomio, fiziko ktp. La tasko estos tre malgranda: nur respondi mesaĝojn kiam la duboj aperas, kaj legi iom post iom kiam la verko pligrandiĝas...
Pri la projekto mem, mi devas diri, ke temas pri verko pri kosmoflugado, temo kiu tre interesas min, kiel aeronaǔtika inĝeniero. Mi faris ĝin kiel enkonduko en ĉi tiu vasta fako, kaj ne kiel kompleta verko pri iu konkreta aspekto de ĝi.
Kiu pretas helpeti min, bv. skribi al mi, kaj mi aligos ŝin aǔ lin al la grupo: http://groups.google.es/group/bazoj-de-kosmoflugado/
Temas pri grupo, kiun mi kreis por rete kunlabori kun esperantistoj, kiuj interesiĝas pri scienco kaj kun sufiĉe kvalita kono de Esperanto. Se iu ajn volas helpi min gramatike, kaj ne havas intereson el scienca vidpunkto, ankaǔ tiu estos bonvena.
Miguel Hernández
bboy_smash@yahoo.es
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|