La 28-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun Donald Tsang Yam-Kuen, administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, kaj aŭskultis lian raporton pri la nuna situacio de Hongkong kaj la laboro de la regiona registaro en la kuranta jaro. Post tio, Hu Jintao esprimis al la hongkong-aj samlandanoj siajn gratulon kaj bondeziron por la Nova Jaro.