La tubo 690-U por nuklea vaporgeneratoro fabrikita en Ĉinio
2009-12-29
La 26-an de decembro la programo pri la tubo 690-U por la Ŝanhaja Baogang-a Nuklea Vaporgeneratoro estis lanĉita en fabrikado en Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio. Tio markis, ke tiu ĉi tubo estas fabrikita enlande, kaj pro tio la Baogang-a Ŝtala Korporacio (Grupo) fariĝis la unua entrepreno de Ĉinio kaj la 4-a en la mondo, kun kapablo produkti la tubon por nuklea centralo.