Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Desegnoj kaj leteroj el francaj geknaboj de elementa lernejo en Saoû
2009-12-29

    En la lernejo Baotalu de Zhenjiang en Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio, funkcias E-kurso elektita de la lernantoj kaj iliaj gepatroj. La kurson gvidas la geedzoj Michel el Francio kaj Neĝeta el Ĉinio. En tiu ĉi lernejo, la E-kurso ne apartenas al la oficiala programo, tamen Esperanto havas longan historion... en la lernejo oni povas viziti saloneton honore al ĝi..

 

    Lastatempe, la E-kurso komencis korespondi per Esperanto kun alia E-klaso, kiu situas en la vilaĝo Saoû (simple prononcu “su ”), en la regiono Provenco de Francio. Ambaŭflanke, la geknaboj estas ĉirkaŭ 8-jaraĝaj.

 

    Sube estas desegnoj kaj leteroj de francaj geknaboj, kvankam naivaj, tamen ili montras, ke dank’al Esperanto, iom pli da interkonoj fariĝos inter la du popoloj, kaj do kelkaj pliaj gutoj da amikeco kaj paco en la mondo...

 

-- La Red.

 

    Desegnoj kaj leteroj el francaj geknaboj de elementa lernejo en Saoû

 

    Bonan tagon!

    Mi nomiĝas Achil kaj mi estas 8-jaraĝa. Mi estas sportema knabo kaj mi ŝategas tenison. Mia prefera besto estas simio.

    Mi havas hundon kaj fiŝojn.

    Mi havas unu fratinon, kiu nomiĝas Zoé.

 

    Bonan tagon!

    Mi nomiĝas Charlotte. Mi estas 7-jaraĝa. Mi estas knabino ĝentila. Mi ŝatas dancadon. Mi havas unu kateton, unu hundon kaj fiŝojn.

     Mi ŝategas katetojn.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Malo.

     Mi estas ofte kolera.

     Mia prefera besto estas hundo.

     Mi ŝategas sporton.

     Mi ŝatas legi librojn kaj mi malŝatas skribi.

 

    Bonan tagon!

    Mi nomiĝas Riwan. Mi estas ege agema.

    Mi estas knabo, kiu ŝategas sporton.

    Mia prefera farbo estas la ruĝa.

    Mi ŝategas la korespondantojn.

    Mia prefera ludo dum la ludpaŭzo estas "loup cache-cache" (lupo-kaŝludo).

     Mia prefera fako estas skribado.

 

    Bonan tagon!

    Mi nomiĝas Kelly. Mi estas 8-jaraĝa.

    Mi estas gaja knabino.

    Mi ŝatas desegni, legi, kanti, kuri kaj sportfari.

    Mi havas unu fraton kaj unu fratinon.

    Mi ŝategas la hundojn, la simiojn kaj la delfenojn.

    Mi ŝatas manĝi bombonojn, kukojn kaj suĉbombonojn.

 

    Bonan tagon!

    Mi nomiĝas Alexandre. Mi estas ŝerca knabo. Mi estas 8-jaraĝa.

    Mi ŝatas hamburgerojn, pizajn, frititajn termomojn, ovojn kaj spinacojn.

    Mi havas du fratinojn: Florence kaj Magali.

    Miaj preferaj bestoj estas la erinaco kaj la zebro.

     Mia prefera sporto estas la eskalado.

 

    Bonan tagon!

    Mi nomiĝas Margot kaj mi estas 7-jaraĝa. Mi estas gaja knabino. Mi havas unu hundon kaj du katojn. Mi havas unu fratineton, kiu nomiĝas Charlotte. Miaj okupadoj estas cirko kaj piano. Mi ŝatas salti ŝnuron kaj elaston. Mia prefera besto estas la urso polusa.

  

    Bonan tagon!

      Mi nomiĝas Basile kaj mi estas 8 jaraĝa.

     Mi ŝatas futbalon kaj eskaladon.

     Mi havas unu fratinon, kiu nomiĝas Cloé.

     Mi estas sportema knabo.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Elie. Mi estas gaja.

     Mi estas knabo. Mi estas 8-jaraĝa.

     Mi ŝatas futbalon. Mi praktikas futbalon.

     Mi havas kvar hundojn kaj tri katojn.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Camille kaj mi estas 8-jaraĝa.

     Mi estas sportema knabino.

     Mi ŝatas la bebojn, bestojn, legi, desegni kaj kuri.

     Mi havas unu katon.

    Mi praktikas gimnastikon.

 

     Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Gaspard kaj mi estas 8-jaraĝa.

     Je sporto, mi ŝatas la ludon "la balle au prisonnier" (la pilko al la kaptito).

     Mia prefera ludo dum la ludpaŭzo estas "loup cache-cache" (lupo-kaŝludo).

     Mi ŝatas fari kukpreparadon.

    Mi nomiĝas Martin. Mi estas 8-jaraĝa.

     Mi ŝatas grimpi sur arbojn.

     Mi havas unu hundinon, kiu nomiĝas Zénia.

     Mia prefera besto estas la polusa urso.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Ayma Rodriguez! Mi aĝas 8 jarojn.

    Mi adoras ludi la gitaron kaj desegni.

     Kisoj

 

   Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Corentin. Mi estas petola knabo. Mi estas 8-jaraĝa. Mi ŝatas "legon".

     Mi havas du fratojn, sed neniun fratinon, unu kuzon kaj unu kuzinon.

     Mia patro estas bretona patflanisto. Mia panjo estas leterportistino.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Nathanaël. Mi estas 8-jaraĝa. Mi estas sportema kaj amuza knabo. Mi ŝatas kaj praktikas rugbeon. Mi havas unu hundon. Mi adoras hundon. Mi havas unu fratinon kaj mia patrino atendas bebon.

 

     Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Mattéo. Mi estas sportema knabo.

     Mi estas 7-jaraĝa. Mi ŝatas tenison.

     Mi ŝategas kuniklojn kaj matematikon.

     Mi havas unu fraton kaj du fratinojn.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Vincent. Mi estas kvieta, inteligenta kaj sportema knabo.

     Mi estas preskaŭ 9-jaraĝa.

     Mi ŝatas kuri kaj bicikli aŭ eskaladi.

     Mi havas unu frateton.

     Mi adoras reptiliojn, marbestojn kaj birdojn.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Zoé. Mi estas knabino 8-jara.

     Mi ŝatas ŝnursalti kaj la ludon "trap-trap".

     Mi ludas pianon kaj faras eskaladon, muziklernon kaj teatron.

     Mia prefera farbo estas la lazura bluo.

     Mi havas katon kaj miaj gepatroj estas eksedziĝintaj.

 

     Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Célie kaj mi estas knabino 8-jara.

     Mi ŝatas rigardi televidon kaj mi faras poneo-rajdadon. Mi havas unu sovaĝan katon kaj du ĉevalojn.

     Mi havas unu fratinon, kiu nomiĝas Marine.

     Mia prefera farbo estas la flava.

 

    Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Simon kaj mi estas 8-jaraĝa. Mia prefera sporto estas la teniso. Mi havas unu kuniklon, kiu nomiĝas Paquito.

     Miaj preferaj bestoj estas strigo, otuso kaj kuniklo.

     Mi havas du fratojn.

 

    Bonan tagon!

     Mi estas Marine, knabino de la aĝo de 8 jaroj, gaja kaj sportema. Mi ŝatas bestojn, precipe ĉevalojn. Mi faras poneo-rajdadon. Mi havas unu fratinon: Célie, kiu estas 8-jaraĝa. Ni estas malveraj gemeloj. Mi adoras kukojn kaj bombonojn.

 

     Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Julia. Mi havas 8 jarojn kaj duonon.

     Mi estas ofte gaja. Mi ludas "klarineton" kaj cirkon.

     Mi adoras pandojn.

     Mi havas unu fratinon, kiu nomiĝas Chloé.

 

     Bonan tagon!

     Mi nomiĝas Simon. Mi estas 8-jaraĝa. Mi ŝatas la sporton, la plastikajn artojn kaj la gitaron.

     Mi estas ŝerca knabo.

     Mi faras poneo-rajdadon kaj tenison. Mi havas unu fratinon. Mi baldaŭ havos testudon.

 

Ĝis baldaŭ!

(Redaktoro: Wang Lihua)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng