Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verda filmejo serĉas aǔtorojn
2009-12-30

    La Verda Filmejo http://filmoj.net, la plej granda kolekto de longdaǔraj filmoj en Esperanto, serĉas aǔtorojn kaj help-administrantojn. Detalojn trovu ĉe: http://filmoj.net/sercxatas-auxtoroj

 

    La Verda Filmejo aperis antaǔ 7 monatoj danke al REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) por kolekti filmojn kun subtitoloj, dublitaj aǔ originale kreitaj en Esperanto.

 

    Nun la Filmejo jam iĝis tre populara inter esperantistoj en la tuta mondo, en 7 monatoj ĝin vizitis 7917 individuoj el 84 landoj, kiuj rigardis 29346 retpaĝojn.

 

    Ĝis nuna momento estis afiŝitaj 46 filmoj en 22 ĝenroj, originale parolataj en 16 lingvoj. Ankoraǔ 40 filmoj vice atendas sian aperon sur la paĝoj de la Verda Filmejo.

 

    Du rajtorezervitaj kompanioj (unu en Usono kaj la alia en Francio) permesas laǔleĝan tradukon de siaj filmoj kaj promesas publikigi poste la tradukojn en siaj paĝaroj, pere de la agado de helpantoj kaj administrantoj de la Verda Filmejo.

 

    Nederlanda Esperanto-Junularo kaj iuj organizitaj grupoj de esperantistoj en Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj ekde la komenco jam kunlaboras kun la Verda Filmejo por aktualigi ĝin per novaj filmoj.

 

    La kreata Subtitolejo, t.n. Manlibro pri kreado kaj tradukado de subtitoloj, unu el la partoj de la Verda Filmejo, liveras utilajn informojn por ĉiu esperantisto, kiu volas traduki sian ŝatatan filmon kaj donaci ĝin al la internacia komunumo.

 

    Bonvenon ĉe: http://filmoj.net/sercxatas-auxtoroj

 

Aleksander Osincev,

alex.osintsev@gmail.com

kunordiganto de la Verda Filmejo

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng