Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La revuo "Esperanto" en la reto ankaŭ por "Membroj kun Jarlibro"
2009-12-31

    La januara numero de la revuo "Esperanto" estis enretigita jam la 21-an de decembro, samtage, kiam ĝia papera versio iris al la presejo. Ĝi estas la unua numero de la organo de UEA, kiun povas legi en la reto ankaŭ la individuaj membroj de la kategorioj "Membroj kun Jarlibro" kaj "Dumvivaj Membroj kun Jarlibro".

 

    Diference de "Membroj-Abonantoj", "Dumvivaj Membroj" kaj "Honoraj Membroj" de UEA, ili ne ricevas la presitan revuon, sed la reta eldono estas enhave kaj aspekte identa kun la papera versio. Por legi la retan revuon necesas unue registriĝi kiel uzanto de la reta Jarlibro ĉe http://reto.uea.org/ . Samtempe oni ricevas aliron ankaŭ al la cetera enhavo, konstante ĝisdatigata, de la reta versio de la Jarlibro de UEA.

 

    Per tiu ĉi plivastigo de servoj, kiujn oni ricevas kontraŭ la pago de la MJ-kotizo, UEA plenumas la deziron de tiuj, kiuj volas ricevi la monatan revuon de la Asocio nur rete kaj malpli koste. La MJ-kotizo estas malpli ol duono de la MA-kotizo, kaj ĝi kompreneble plu inkluzivas ankaŭ la Jarlibron de UEA.

 

    Plej simple oni povas aliĝi al UEA rete ĉe: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php.

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng