2009-12-31
Centra Oficejo de UEA
La prelegoj kaj aliaj programeroj de la 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 28-an de novembro, fariĝas videblaj en Interreto. Kiel la unua estis enretigita 52-minuta filmo kun la unua parto de la prelego de prof. Carlo Minnaja pri siaj renkontiĝoj kun Ivo Lapenna, al kies 100-a datreveno la novembra Malferma Tago estis dediĉita. Prof. Minnaja estas prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Oni antaŭvidas, ke en januaro ĉiuj programeroj estos deponitaj kiel filmoj en la Reta Kinejo de UEA ĉe www.ipernity.com/doc/97850/home/video
Post la Malferma Tago en la 25-a de aprilo 2009 la superdirita en novembro estas la dua, kies programon la Reta Kinejo faras alirebla ankaŭ al tiuj, kiuj ne povis persone ĉeesti surloke. En la Reta Kinejo troviĝas krome kreskanta nombro da filmdokumentoj pri Universalaj Kongresoj kaj ankaŭ aliaj Esperanto-aranĝoj.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Liu Zijia |