2010-01-04
 |
En strato de Pekino |
|
 |
Fotado en neĝego |
La 3-an de januaro 2010 la Centra Meteologia Observatorio de Ĉinio donis oranĝkoloran alarmon pri malvarma ondo kaj neĝego, kaj fortega malvarma aero trairis Ĉinion de la nordo al la sudo kaj alportis al ĝi grandskalan neĝegon. En norda Ĉinio, inkl. de Pekino, neĝegis. La neĝego estis tiel granda kaj la temperaturo tiel abrupte falis, ke la surtera trafiko estas ege malfacila. La registaro de Pekino kaj tiu de Tianjin tuj elmetis seriojn da urĝaj rimedoj responde al tiu malbona vetero.
(el la retejo de Ĉinaj Novaĵoj)
Redaktoro: Su Yijun
|