Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La brazila leĝo permesas E-instruadon en ĉiuj brazilaj mezgradaj lernejoj
2010-01-04

 

    Por “Du mondaj eventoj” okazontaj en Brazilo en 2014 kaj 2016 nome Monda Futbala Ĉampioneco kaj Olimpikoj, la brazila registaro konstruos en 2010 fervojojn por supera trajno, kiu atingos 350 Km/h (kugla trajno, portugale, trem bala).

 

    Ĝi iros de la mirinda urbo Rio de Janeiro -- RJ ĝis Campinas -- SP, preterpase je provinca ĉefurbo Sao Paulo, ĉ. 380 km longe. Por tio oni investos ĉ. 23 miliardojn da usonaj dolaroj. (konstruado + eksproprietigo de konstruaĵoj). Ĝis la 8-a de januaro ĉiuj personoj rajtos sugesti pri la projekto.

 

    Ni petos, ke la afiŝtabuloj de la tuta projekto prezentu informojn ankaŭ en Esperanto! Tio vere eblos! Ĉar la popularega prezidanto Lula (Luis Inacio Lula da Silva) jam sin oficiale manifestis favora al Esperanto antaŭ nelonge (letere al la nuna UEA-prezidanto D-ro Probal Dasgupta). Ĉar la brazila senato ĵus aprobis leĝon kiu permesas instruadon de Esperanto en ĉiuj brazilaj mezgradaj lernejoj. Ĉar tio multe faciligos la viziton/vivon de alilandaj turistoj. Ĉar Esperanto estas internacia lingvo!

 

    La koridoro Rio de Janeiro -- Sao Paulo estas absolute la plej riĉa kaj plej homoplena (plurnacie) kaj politike strategia en Brazilo. La kugla trajno interligos la tri plej grandajn flughavenojn de Brazilo (Galeao, Guarulhos kaj Viracopos).

 

    La hejmpaĝon de Brazila Agentejo pri Surteraj Transportoj -- ANTT -- detaligas la tutan projekton nomita TAV. Rimarko: ne nur brazilaj sed ankaŭ eksterlandaj entreprenoj rajtos partopreni en aŭkcio de la konstruado kaj esplori la servojn dum jardekojn. http://www.tavbrasil.gov.br/ (meze kaj sube de la ekrano klaklu sur "CONTRIBUIÇÕES" = kontribuoj.

 

    Por rekte mesaĝi ANTT kaj pledi por Esperanto iru al: http://www.antt.gov.br/acpublicas/formulario.asp?evento=ap103

 

    La formulilo havas plurajn spacojn, sed jen detalo: la signitaj per ruĝa steleto (*) estas devigaj, tamen mi petas ke laŭ eble vi plenumu ĉiujn spacojn. La telefono kaj e-mail estas devigaj ĉar depende de la enhavo kaj pravigo de via sugesto oni kontaktos vin por preni pliajn detalojn aŭ eventuale vin danki.

 

    La limtempo por sugesti interrete estas la 8-a de januaro, post tiu limtempo nur persone eblos dum la 4 publikaj aŭdiencoj.

 

    Bonvole tuj sugestu pri uzado de Esperanto sur ĉiuj afiŝtabuloj de TAV kaj petu tion ankaŭ de viaj geamikoj, eĉ la neesperantistoj.

 

    Sugestu eĉ, ke la informistoj de TAV ekstudu Esperanton, ĉar granda parto de vojaĝantoj estos fremdlandanoj!

 

    Mi esperas havi reagantojn minimume el 50 landoj por plene evidentigi la internaciecon de Esperanto, tial mi petegas vian kunlaboron.

 

    Por Esperanto, ĉiun tagon unu agon.

 

(el Juscelino Gama, UEA-fakdelegito pri instruado kaj disvastigo de Esperanto)

Redaktoro: Wang Lihua

 
 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng