Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao publikigis novjaran mesaĝon por 2010
2010-01-04

 

    La mesaĝo estas jene:

 

    Baldaŭ sonos la novjara sonorilo kaj alvenos la jaro 2010. En la nuna bela tempo, mi tre ĝojas adresi, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Centra Popola Radio kaj Ĉina Centra Televid-Stacio, novjarajn bondezirojn al la tutlanda popolo de ĉiuj nacioj, al la samlandanoj en Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Maka-a Speciala Administra Regiono kaj Taiwan, al transmaraj ĉinaj elmigrintoj kaj al diverslandaj amikoj tra la tuta mondo!

 

    La jaro 2009 estas tre grava en la historio de la Ĉina Popola Respubliko. La ĉina popolo de ĉiuj nacioj solene celebris la 60-an datrevenon de la fondiĝo de la nova Ĉinio, tre fieras pri la evoluo kaj progreso de la granda patrio kaj firm-vole antaŭenpuŝas de la nova starpunkto la aferon de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Vizaĝe al la serioza damaĝo de la internacia financa krizo, la ĉina popolo de ĉiuj nacioj, firm-vole, renkonte al la malfaciloj, unuanime batalas kontraŭ la malfaciloj, firmdecide tenas stabilan kaj rapidan kreskadon de ekonomio kiel la ĉefan taskon de ekonomia laboro, kaj laŭplane faras diversajn laborojn, inkluzive de certigo de kreskado, popola vivo kaj stabileco, por ke ekonomio ĝenerale releviĝu kaj pliboniĝu. Ĉinio akiris rimarkindajn sukcesojn en la reformado kaj pordmalfermo kaj en la moderniga konstruado de socialismo, la popola vivo daŭre pliboniĝas, kaj la socio restas en harmonio kaj stabileco. Samtempe Ĉinio aktive partoprenas en internacia kunlaboro kontraŭ la internacia financa krizo, pri klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj problemoj, plivastigas sian interŝanĝon kaj kunlaboron kun diversaj landoj kaj faras novajn kontribuojn por paco kaj evoluo de la mondo.

 

    2010 estas la lasta jaro por praktiki la“Dekunuan Kvinjaran Planon”. En la nova jaro Ĉinio alte tenos plu, kun firmeco kaj neŝancelebleco, la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, prenante kiel orientilon la teorion de Deng Xiaoping kaj la gravajn pensojn “tri reprezentoj”, komplete efektivigos kaj plenumos sciencan koncepton pri disvolvado, konservos la kontinuecon kaj stabilecon de makroekonomia politiko, daŭre efektivigos aktivan financan politikon kaj konvene malkompaktan monan politikon, laŭ la novaj situacio kaj stato, pene altigos la politikajn celecon kaj flekseblecon, pli forte altigos la kvaliton kaj efikon de ekonomia kreskado, donos pli da atento al ŝanĝo de la rimedoj de ekonomia kreskado kaj la reguligo de ekonomia strukturo, pli atente akcelos reformadon kaj pordmalfermon, memstarecon kaj novkreadon, pliigos vivecon kaj movforton de ekonomia kreskado, pli atente plibonigos popolan vivon kaj konservos la sociajn harmonion kaj stabilecon, plenamplekse planizos enlandan kaj internacian situaciojn en ilia tuteco, faros ĉion eblan por realigi stabilan kaj rapidan disvolvon de ekonomio kaj daŭre antaŭenpuŝos la procezon de plenampleksa konstruo de bonhava socio.

 

    Ni firme tenos la orientilon pri “unu lando kun du socisistemoj”, “hongkong-ana administrado de Hongkong”, “maka-ana administrado de Makao” kaj alta aŭtonomeco kaj protektos, kune kun la vastaj amasoj de hongkong-aj kaj maka-aj samlandanoj, la longdaŭran prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Makao, firme tenos la orientilon pri “paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj” kaj tenos la ĉeftemon pri paco kaj evoluo de la dubordaj rilatoj kaj pli bone nin dediĉos al feliĉo de ambaŭbordaj popolanoj.

 

    Nuntempe la mondo estas en grandaj evoluado, reformado kaj reguligado. La monda mult-polariziĝo kaj ekonomia tutmondiĝo disvolviĝas profunde, la influo de internacia financa krizo montriĝas daŭre, la mondaj problemoj pri klimata ŝanĝiĝo, energiaj rimedoj, publika higieno kaj sekureco elstaras, kaj la problemoj pri internaciaj kaj regionaj varmaj punktoj estiĝas ondon post ondo. Daŭre antaŭenpuŝi la noblan aferon de paco kaj evoluo por la homaro bezonas plifortigi la kunlaboron inter diverslandaj popoloj en la mondo kaj subigi malfacilojn per komuna penado. Profitante de tiu ŝanco, mi serioze reasertas ankaŭ, ke Ĉinio tenos plu standardon de paco, evoluo kaj kunlaboro, plenumos la celon de diplomatia politiko en protektado de monda paco kaj akcelado de kuna disvolvo, ĉiam senhezite iros sur la vojo de paca disvolvo, ĉiam senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, firme persistos en la bazo de “Kvin Principoj de Paca Kunekzistado”, disvolvos amikan kunlaboron kun ĉiuj aliaj landoj, daŭre aktivos en la internacia kunlaboro por traktado pri la internacia financa krizo, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj, kune kun ĉiuj popoloj konstruos harmonian mondon kun longdaŭra paco kaj kuna prospero.

 

    En tiu ĉi momento, en la mondo, kie ni kunvivas, ankoraŭ grandaj popolamasoj suferas de milito, malriĉo, malsano kaj katastrofo. La ĉina popolo profunde simpatias kun ili pro ilia mizero kaj, ĉiam kiel antaŭe, donos helpon al ili laŭ siaj ebloj. Mi estas firme konvinkita, ke post la senintermita penado de diverslandaj popoloj, la monda civilizacio certe disvolviĝos senĉese , kaj la homara feliĉo certe multiĝos pli kaj pli.

 

    La Monda Ekspozicio 2010 kun la temo “Urbo, la vivo pliboniĝu” okazos en Ŝanhajo, Ĉinio. Ni varme bonvenigas geamikojn tra la kvin kontinentoj al la Ekspozicio kaj kune skribos la novan paĝon pri reciproka kompreno kaj amikeco.

 

    Fine, el Pekino, mi deziras al ĉiuj vi feliĉon kaj sanon en la nova jaro!

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng