La 4-an de januaro ĉina bujia danca teatraĵo "Ĝui feliĉon" sursceniĝis en la teatro de Guiyang, Guizhou-provinco. La teatraĵo kun densa loka koloro kaj per bonega prezentado de aktoroj donis al la spektantoj specialan artan ĝuon. La teatraĵo montris al ni, ke bujianoj neniam ĉesigas sian penadon por la feliĉo kaj daŭrigas ĝin de generacio al generacio.